Montreala Deklaracio pri besta ekspluatado

Ni estas gescienculoj pri morala kaj politika filozofio. Niaj verkoj apartenas al la diversaj filozofiaj tradicioj kaj ni malofte ĉiuj samopinias. Ni tamen interkonsentas pri la neceso profunde transformi niajn rilatojn kun la aliaj bestoj. Ni kondamnas la tuton de la praktikoj antaŭsupozantaj, ke oni traktu bestojn kiel aĵojn aŭ varojn.

Konsiderante, ke ĝi kaŭzas sennecesajn perfortojn kaj damaĝojn, ni deklaras, ke besta ekspluatado estas nejusta kaj morale nedefendebla.

En etologio kaj neŭrobiologio estas bone demonstrite, ke mamuloj, birdoj, fiŝoj kaj multnombraj senvertebruloj estas sentipovaj, t. e. kapablaj senti plezuron, doloron kaj emociojn. Tiuj bestoj estas konsciaj subjektoj, ili havas sian propran vidpunkton al la mondo ĉirkaŭanta ilin. Sekve ili havas interesojn: niaj kondutoj influas ilian bonfarton kaj havas la povon fari al ili bonon aŭ malbonon. Kiam ni vundas hundon aŭ porkon, kiam ni tenas mallibera kokidon aŭ salmon, kiam ni mortigas bovidon pro ties karno aŭ vizonon pro ties felo, ni serioze malrespektas iliajn plej fundamentajn interesojn.

Tamen ĉiuj tiuj damaĝoj povus esti evititaj. Evidente eblas sin deteni porti ledon, spekti taŭrludon kaj rodeon aŭ montri al infanoj leonojn enfermitajn en bestĝardenoj. Plejparte de ni jam nun povas abstini de bestdevenaj nutraĵoj sintenante bonsanaj kaj la estonta disvolvo de vegana ekonomio ankoraŭ plifaciligos tion. De politika kaj institucia vidpunkto eblas ĉesi rigardi bestojn kiel simplajn rimedojn je nia disponeblo.

La fakto, ke tiuj individuoj ne estas membroj de la homa specio nenion ŝanĝas : kvankam ŝajnas nature pensi, ke la interesoj de bestoj kalkulas malpli ol la kompareblaj interesoj de homoj, tiu intuiciaĵo ne rezistas kontraŭ atenta ekzameno. Ĉiuj ceteraj aferoj estante egalaj, la aparteneco al biologia grupo (ĉu dislimita de specio, haŭtkoloro aŭ sekso) ne povas pravigi malegalecojn en konsiderado aŭ pritraktado.

Ekzistas malsamecoj inter homoj kaj aliaj bestoj, same kiel inter individuoj ene de specioj. Certaj fajnaj kognaj kapablecoj ja estigas apartajn interesojn, kiuj povas siavice pravigi apartajn pritraktadojn. Sed la kapabloj de iu individuo komponi simfoniojn, fari altnivelajn matematikajn kalkulojn aŭ sin antaŭvidi en fora estonto, eĉ se admirindaj, ne influas la konsideron ŝulditan al ties intereso por senti plezuron kaj por ne suferi. La interesoj de la plej inteligentaj inter ni ne gravas pli ol la ekvivalentaj interesoj de la malpli inteligentaj. Apogi la inverson implicus hierarĥiigon de la individuoj laŭ kapableco, kiu havas neniun moralan signifon. Tia kapablisma sinteno estus morale nedefendebla.

Ĉion konsiderinte malfacilas eskapi el la jena konkludo : ĉar besta ekspluatado sennecese malprofitas al bestoj, ĝi estas fundamente nejusta. Estas do esence strebi por ĝia malapero, celante interalie la fermon de buĉejoj, la malpermeson de fiŝkaptado kaj la disvolvon de vegetala agrikulturo. Ni ne iluziiĝas ; tia projekto ne realiĝos mallongdaŭre. Ĝi necesigas elstare rezigni pri drastaj speciismaj kutimoj kaj profunde transformi iujn el niaj institucioj. Fino de besta ekspluatado tamen ŝajnas al ni la ununura kolektiva horizonto kaj realisma kaj justa por la nehomuloj.

Listo de subskribintoj.

Se vi estas scienculo pri morala aŭ politika filozofio, vi povas kun-subskribi la Deklaracion ĉi-tie.

বাংলা, عربي, dansk, français, Deutsch, English, Ελληνικά, kiswahili, Italiano, Português, Русский, español, Türkçe